Tiu okulo estis operaciita pro katarakto hieraŭe laŭ "mana ekstra kapsula tekniko" : ĝia katarakto estis tro dura por uzi "emulsiigadon". Mi devis eltranĉi bazon de korneo laŭ arko je triono de cirklo-periferio, tiel ke mi disponis je ŝnuro proksimume 9 mm longa, tiel povanta akuŝi tutan kristalinon. Suturo per 7 kudreroj (3 duon-ŝlosiloj ĉe ĉiu kudrero) el nilono 10/0 kies diametro proksimumas 25 µ (micro-metro) ; tiu fadeno estas nigre kolorita por eviti perdi ĝin en la kampo de operacia mikroskopo. Ĝi ne sorbiĝas; oni eltiras ĝin nur se persistas iu astigmatismo on (sekve de distiro de kornea optikaĵo). La verd-flava koloro devenas de kolirio kun fluoreskeino, kiun mi ĵus gutumis por kontroli lik-imunon de tiu suturo.


ekstra kapsula katarakto eltiro




Ne nur tiu tre evoluita katarakto malpermesis uzadon de emulsi-igado, sed plie ĝia pupilo ne dilatiĝis sufiĉe por tralasi tiun malsanan kristalinon ; mi do plie devis eltranĉi irison por akuŝi tiun katarakton, poste mi suturis ĝin (per plataj nodetoj) ; tiu suturo necesis tie 8 kudrerojn apartajn kaj submetitajn.


ekstra kapsula katarakto eltiro


Ĉe vi deziras ekzameni tian platan nodeton per fortega grandigo ?


Por reiri la fotaron, alklaku bildon.


hejmpaĝo