Leĝo por vektora kombino de astigmatismoj






Kombino de astigmatismoj estas facile intuicie komprenabla, proksimumece memorebla, kaj aplikebla en okula optiko. Ĝi sekvas geometrian leĝon, kiun mi prefere klarigos per ekzemploj.

Unua-tempe ni kalkulu influon de Jackson (Ĵakson) sur baza formulo de nia paciento :
al +0,75 ĉe 102° ni surmetos +0,5 ĉe 147° (= 102+45).
Astigmatismo kombiniĝas tiel : +075 ĉe (2x102°) plus +0,5 ĉe (2x147°) rezultigas +0,9 al 237,7°.
Farendas desegno de paralelogramo por realigi aldonon de vektoroj ; preciza kalkulo -iom kompleksa- necesigas denove praktiki pri sinuso kaj ark-tangento ktp ...
Astigmatismo rezultiĝanta estas +0,9 ĉe 237,7°/2, sekve +0,9 ĉe 118,8° ; estas ion malsama ol kiom mi anoncis, kvankam proponita rezonado konservas sian taŭgecon.

Kirurgo operacias katarakton ekstra-kapsule, sub korneo jam astigmatisma +2 ĉe 90°.
Post operacio aldoniĝas hipoteze +4 ĉe 110 (orte) pro sutura tirado.
Kornea astigmatismo rezultonta kalkuliĝas tiel :
+2 ĉe (2x90°) plus +4 ĉe (2x110°) rezultigas +5,67 ĉe 206,9° ; sekve +5,67 ĉe (206,9°/2) donas +5,67 ĉe 103,45°.

Se kirurgo operacias per fako-emulsiigo malantaŭ simila korneo laŭ tempia vojo, kun ununura kudr-era suturo, tiama aldonita astigmatismo estos ofte nur +2 ĉe 0°. Rezultanto de tiuj du atigmatismoj (denaska ; pro-operacia) kalkuliĝas jene : +2 ĉe (2x90°) plus +2 ĉe (2x0°) donas ... nlo (tiom, kiom ni intuicie prognozis).


Reveno al klarigoj pri subjektiva refrakto.


hejmpaĝo