La spontanea luksacio de tiu katarakto devenas de genetika malsano ; oni vidas ĝin supren-irinta al supre-dekstre, lasinte nur lunarkon malsupre dekstre. Tiu nura okulo estas funkcianta ĉe tiu paciento, t.e. ke la alia okulo estas blinda. Ĝia posedanto, ekipita de kontakta lenso je forta potenco por anstataŭi kristalinon, vidas sufiĉe por elturniĝi en ĉiutaga vivo, tiu anatomia stato estas tute stabila de jarkvinoj (aludo al periodo de kvin jaroj inter du romanaj censadoj, lat. lustrum). Sekve tiam mi ne volas lin operacii ; sperta kirurgo scipovendas malakcepti, t.e. rifuzi operacion, kiam li sincere opinias, ke "konita risko ne ekvilibras espereblan profiton".


luksacio de denaska katarakto



Jen alia luksacio de tiu katarakto freŝdata, probable kaŭzita de traŭmato ; la supera ligamenta ligo de kristalino rompiĝis, lasante ĝin sinki al fundo de okulo, tiel apektas kiel sun-kuŝiĝo. La alia okulo malrapide kataraktiĝas ; do tie tiam, inverse, estis logike interveni senprokraste. La eltira tekniko estis "intra-kapsula", ĉar oni truditas elmeti malsanan kristalinon kun ĝia kapsulo ; kaj je foresto de kapsula sako, mi anstataŭigis tiun malsanan (luksaciiĝintan, opakiĝintan) kristalinon per artefarita kristalino por antaŭa kamero.


luksacio de traŭmata katarakto



Por reiri la fotaron, alklaku bildon.


hejmpaĝo