Oni nomas "palisado" apartan aspekton de periferia retino ("antaŭa" t.e. antaŭ ekvatoro de okulo) elvokanta kradaĵan ĉirkaŭbarilon ; priskribe kvazaŭ kraketaĵo de retina histo similas eluzitan tolaĵon, kaj troviĝas plejofte ĉe miopulaj okuloj, kies retino ŝajnas dis-tirita pro troa grandigo de iliaj okuloj. Palisado adheremas malkontentige al vitreo, kiu sekve disŝiras ĝin kiam ĝi malkongruiĝas kun fundo de okulo (je maljuniĝo). Palisado aspektas kvazaŭ ĉina ideogramo blanka :


retina palisado


Iujkaze (sekve ne ĉiam, estus tro facile), konsilindas ĉirkaŭigi palisadon per laserita bendo, celante preventon de retina disiĝo. Ĉar tiu pacientino ĵus suferis retinan disŝiron en alia okulo, mi preferis ŝin laser-kuraci.


Por reiri la fotaron, alklaku la bildon.


hejmpaĝo