Tiu maljuna sinjoro malpeziĝinta kaj laca konsultis pro preskribo de okulvitroj post sia katarakta operacio. Ekzameno de okul-fundo permesis vidi efloreskon de blankaj makuloj dis-semitaj sur retino nomitaj "disorikaj tuberetoj" (oros signifas en greka "monto", do la vorto ŝajnas pleonasme) :


kotonaj nodetoj


Ankaŭ nomita "kotonaj nodetoj", tiuj blankaj makuloj korespondas kun mikro-infarktoj kaŭzitaj de ŝtopiĝado de terminalaj arterioloj, almonte de kapilarioj. Multaj malsanoj povas kaŭzi tiun sindromon. Ĉi-kaze, temis pri malnova Waldenstrom malsano, iu kancero lante evoluanta, devenante de certa freneza klono de B-limfocitoj en osta medolo, kiu sen-regulade multobliĝas, sekreciante grandkvante imuno-globinon M (dika peza proteino) kiu enverŝiĝas en sangon, kies viskozeco altiĝas kaŭzante etajn ŝtopilojn.
Akcesore, vi rimarku mispremadon de vejnetoj far arterioloj, kaŭzita de arteriosklerozo.


Por reiri la fotaron, alklaku la bildon.


hejmpaĝo