Jen komplikaĵo tre demonstra pri arterio-sklerozo : temas pri ĵusa okluzio de retina arteriolo pro adipa embolozo (probable el kolesterolo)
- ĉi malhela makulo centre de foto estas plej valora zono el retino, kiu nomitas makulao, per kiu oni rigardas, kaj kiu ofertas dekonajn poentojn
- ĉi disko el kiu dis-for-iras vaskuloj estas "elektra konektilo" de oftalma nervo, kaj nomitas papilo ; vejnetoj estas pli dikaj ol arterioloj
- ĵus supre de la oftalma papilo, vi ekvidas blankan punkteton : tiu estas la kulpulo, blokita ĉe arteriola disforko, konsekvenco de dietaj eraroj
- tuta blanka zono estis irigaciita de dekstra arteriola branĉo (supera) ; ĝi mortis. Blankeco atestas edemon, same kiel kaze de apopleksio (Vaskula Cerba Atako), kiu kaŭzas tute similan edemon, videblan per skanilo. Retino partas en nerva centra sistemo, kaj reagas sammaniere en multaj cirkonstancoj. Sekve (ĉar pro optikaj kialoj, la bildoj estas inversitaj) tuta malsupra parto de vid-kampo de tiu dekstra okulo iĝis blinda ; temis pri sinjoro fumanta kaj obeza :


embolie rétinienne temporale supérieure droite



Retinaj infarktoj (aŭ de oftalma nervo) estas sendoloraj, ekzakte kiel cerbaj infarktoj, ĉar retino kaj oftalma nervo estas partoj de nerva centra sistemo, samkiel cerbo aŭ spina mejlo.
Tiu sinjorino konsultis min urĝe pro vualo sur supera parto de vid-kampo ĉe dekstra okulo, subite hieraŭe ; pro tio ke ŝi estis operaciita de katarakto kaj ricevis kuracon per YAG lasero, kaj plie estis julio (iom post solstico), mi unuatempe pensis pri retina disiĝo. Dilato de ŝia pupilo ebligis min observi tion :


embolie rétinienne inférieure droite récente


Retina blanka hemi-surfaco mortis asfiksiita, senigita je oksigeno transportita en arterio far eritrocitoj. Retino kapablas pretervivi anoksion (pro cirkula ĉesado) proksimume dum 3 horoj, kompare kun cerbo, kiu rezistas nur 3 minutojn. Perdo de supera hemikampo estas definitiva.


Tiu tria foto ankaŭ koncernas dekstran okulon, sed arteriola embolozo estas ĉi foje malsupra kaj ĵus antaŭ oftalma pupilo. Tiu perdo de vido datumas antaŭ du monatoj, tiu amputo estas malpli kripliganta ol antaŭa kazo ; tio klarigas kial tiu paciento prokrastis konsulton. Edemo malaperis, kaj tiu foto resumas tiean determinismon :
- ĉe maldekstra ekstremo de blua streketo, arteriolo dispremas vejneton
- ĉe maldekstra ekstremo de ruĝa streketo, adipa globeto, devenanta ĉu de dekstra karotido ĉu de koro
- ĉe maldekstra ekstremo de blanka streketo, arteriolo sen-enaĵ-igita, malplenigita je sango( kiu per-ilas oksigenon) :


embolie rétinienne inférieure droite ancienne



Ankoraŭ iu sinjoro (sed tia akcidento okazas ankaŭ ĉe sinjorinoj) konsultis min pro percepto de baro en vidokampo de okulo ; temis fakte pri blindiĝo de kvarono de lia vidkampo, kaŭzita de infarkto de retina arterieto far embolo arteria (el ateroma plato ene de karotido) aŭkora (pro ritmo-perturbo). Embolo (ŝtopilo en arterio) videblas tie ĝuste en supro de optika disko (meze de la foto) aspektinta kiel blanka punkto, kiu obstrukcas arterieton supredekstre (kiu staras kvazaŭ litero j) :


embolo de retina arterieto


Arterietoj estas maldikaj kaj oranĝkoloraj kaj vejnetoj pli dikaj kaj malhelaj. Zorgego en tia kazo estas eviti cerban infarkton kun hemi-plegio ... pro tio oni konsultigas kiel eble plej rapide kardiologon.


Por reiri la fotaron, alklaku bildon.


hejmpaĝo