Unu el la komplikaĵoj de la moderna tekniko de katarakto-eltiro estas opakiĝado de malantaŭa kapsulo, kiun la kirurgo lasis por loki artefaritan kristalinon. Tiu "kapsula opakiĝado" ne estas ĉiufoja ... ĉefe dank' al ĝusta elekto de enplantaĵo (lenso). Ĝi ekaperas kutime 3 jarojn post operacio ; oni nomas ĝin "sekundara katarakto", ĉar ĝi kaŭzas kiel katarakto malpliboniĝon de vidkapablo. Nur tiu aparta "katarakto" operaciiĝas per lasero (YAG), sen hospitaliĝo ; la efiko estas tuja, kvazaŭ magia ; tiam tiu "sekundara katarakto" neniam re-estiĝas. Tiu foto farita dank' al "retro-iluminado", t.e. uzante la fenomenon de "ruĝa okulo" (kiun oni kutime zorgas eviti !), montras aperturon tra kapsulo kiu similas geometrie disgluitan koverton :


cataracte secondaire opérée au laser YAG



Per flanka lumigado, retro-lumigado ne eblas, kaj okulo aperas kiel nigra ĉambro ; en tiu ĉi ekzemplo, la lasero YAG eltranĉis preskaŭ kvadratan lukon en la malantaŭa ŝeleto de kristalino, kies randoj faldiĝis al malantaŭo. Tiu foto atestas la mirigajn eksterordinarajn nivelojn de sciencaj progresoj kaj teknikoj dum la dua parto de 20-a jarcento, aplikataj al medicino :


cataracte secondaire opérée au laser YAG



La precizeco kaj efikeco de tiu mirinda tekniko ne devas forgesigi eblajn komplikaĵojn, sciende ĉefe disiĝon de la retino, kaj pli malofte makulan edemon ; do ja graveco preventi opakiĝon de la malantaŭa flanko de kapsulo dank' al preciza trepanado de katarakto, atenta purigado de tiu restanta kapsulo, kaj elstare zorgo pri ĝusta elekto de la artefarita kristalino.


Por reiri la fotaron, alklaku bildon.


hejmpago