Makula degenerado estas malsano de la centra retino, ligita al maljuniĝo, kiu kaŭzas falon de vidakreco. ĝiaj funkciaj, psikologiaj, sociaj kaj ekonomiaj sekvoj estas grandegaj; ĝia ofteco draste pliiĝas en riĉaj landoj. Lasero postintravejna injekto de verteporfino, kaj pli lastatempe injekto de farmakologiaj produktoj en la vitrecan korpon, estas la terapiaj progresoj de la lastaj jaroj, sed bedaŭrinde ili nur traktas malplimulton de kazoj.

Estas du aspektoj de ĉi tiu malsano :
- la seka formo, ankaŭ konata kiel "atrofia", kiu prezentas kiel malrapida evoluo de maldikiĝo de la makulo. Post ĉesigo de fumado (esperinda) kaj ŝanĝado de misaj manĝkutimoj ĝi estas traktita per kapsuloj enhavantaj, interalie, fiŝo-oleajn kaj plantajn ekstraktojn, je tre modesta efikeco. Ĝi estas la plej ofta formo.
- la "malseka" formo, ankaŭ konata kiel "sero-hemoragia", rapide evoluanta, eĉ eksplodema, kies nur ĉirkaŭ duono de la kazoj povas esti traktata ; ĉefe per ripetaj injektoj en la okulon (post kontakta anestezo) de kontraŭkanceraj substancoj, sekvataj foje de aparta lasero. Tiu kuraco estas dolora, de modesta efikeco, de nedifinita daŭro, kaj de skandala kosto. Kelkfoje vida akreco estas plibonigita (por tempo) ; ofte la vida kapablo estas stabiligita, aŭ malrapidigita ; kelkfoje, finfine, la terapio estas senefika. Kiam ĝi estas indikita, la rezulto de la kuraco pri la malsan-evoluo estas do pozitiva, ĉar ĝi signife malrapidigas ĝin. Ĝia alia tre interesa efiko estas ke ĝi reduktas la blindan zonon (la skotomon) kiu kripligas la malsanulojn.

Tiu ĉi "senila" hemoragia degenero ĵus komenciĝis, ĝuste sub la foveo, plej altvalora parto de la retino por vidkapablo ; en ĉi tiu tre frua fazo, la kuraco estas vere efika :


dégénérescence maculaire hémorragique débutante



Ĉi tiu estas pli eksplodema, kiu ankaŭ devas esti prizorgata plej rapide :


dégénérescence maculaire hémorragique



La malgrandaj percentraj blankaj punktoj de tiu ĉi makuldegenero jam atestas pri kronika edemo ; ĉi tiu pacientino malfrue konsultinta, estos pli malfacile kuracita, kaj ŝia prognozo estas pli malbona :


dégénérescence maculaire hémorragique évoluée



La kaŭzo de ĉi tiu malsano estas, kiel ofte, duobla :
- genetiko : nenio fareblas pri tio ; se unu el viaj gepatroj suferas de ĉi tiu malsano, vi estas statistike pli riskinta al ĝi ol averaĝe
- kondutismo : rilate al arterietosklerozo (fumado ++), kaj dieto.
Kiam la malsano finiĝas (kutime post pluraj jaroj), la streĉa handikapo de centra vid-malhavo daŭras, t.e. de la rigardo : ni vidas en la periferio, sed ni ne kapablas rigardi. La plej terura perdo estas tiu de legado : paradokse, pacientoj ofte daŭre kapablas skribi, sed ne povas sin relegi. Vizaĝoj ne plu estas rekonitaj ; kaj televido fariĝas nur neinteresa bloko. Kuirado estas malfacila, purigado eĉ pli ; veturado estas nepensebla.
Persistas : la vido-kampo, glata, do sekve la kapablo sin movi, eĉ en urbo ; kaj ankaŭ la eblo vidi detalojn, kio ofte surprizas la kunvivantojn.

La celo de la oftalmologo estas do :
- malhelpi la malsanon, senlace klarigante la riskfaktorojn
- antaŭenigi kriplon konsilante pacientojn memkontroli vidan akrecon, okulon post okulo, uzante la Amsler-kradon
- diagnozi frue, ĉar ja en la komenco de la malsano, la kuracado plej efikas
- malrapidigi la evoluon dank' al la traktado kunligita kun regula sekvado (dumviva)
- limigi la amplekson de la fina centra skotomo (blinda areo)
- helpi la vidhandikapulon ekspluati la nekonatajn rimedojn de sia proksima vida kampo (kiu limas lian skotomon), dank' al "rehabilitado al febla vidkapablo", helpata de pligrandigaj optikaj sistemoj, adaptitaj kaj elektitaj laŭ lia kazo. Tio sufiĉe ofte permesas rekuperi legadon, malrapidan kaj malkomfortan kompreneble, sed tre utilan por aŭtonomio.


dégénérescence maculaire cicatricielle


Tiu fluoreskein-angio-grafiobildo dokumentas "malsekan" degeneron, evoluintan iom post iom al vasta cikatra histo kiu retiras la apudan retinon, kaŭzante mirigajn radiusajn faldojn. Ĝuste ĉi tion la medicino provas eviti. La p indikas la papilon (tranĉita per la foto), kaj la m indikas ... kio restas de la makulo.


"Foje resanigi, ofte helpi, ĉiam konsoli"
(Ambroise Paré)


Por reiri la fotaron, alklaku bildon


seka atrofia makula degenero


kradtesto de Amsler


hejmpaĝo