Jen tipa "seka" degenero -ankaŭ taksita kiel "atrofia"-. Temas pri la dekstra okulo de sinjorino ĉirkaŭ 65-jara, kies la du makuloj estas tute manĝitaj de la malsano, kiu finis evolui ; lasante malplenon en centro de la retino, rivelante la "grandajn" angiojn de la koroido (vaskula matraco sub la retino), kaj eĉ la palecon de la sklero (la blankaĵo de la okulo) :
dégénérescence maculaire sèche atrophique
En la pasinteco (komenco de la 21-a jarcento) la oftalmologo konstatis senagpove, kiel la vidakreco malgrandiĝis jarojn post jaroj, sen povi proponi ajnan efikan kuracon.
Hodiaŭ ni konas iujn kaŭzojn de ĉi tiu malsano (fumado kaj obezeco), kaj tial la oftalmologo povas -almenaŭ provas- malhelpi ĝin, informante siajn pacientojn. Eblas ankaŭ malrapidigi atrofian makuldegeneron prenante manĝaldonaĵojn enhavantajn plantajn pigmentojn. Estas fascine kompreni, ke ĉi tiuj koloraj molekuloj utilaj al plantoj estas esencaj por nia centra retino (la makulo), kiu same ricevas lumon kaj donas al ni kolorvidon ...
Dank' al "rehabilitado al febla vidkapablo" far sindona ortoptisto, pacienca kaj kompetenta, plus optika helpo, tiu volema sinjorino povis reakiri la eblecon elturniĝi por legado.


La reguleco de ĉi tiu dua atrofia makuldegenerado estas perfekta ; la tuta granda klara centra disko estas la loko de la makulo kiu malaperis :
dégénérescence maculaire sèche atrophique



Por reiri la fotaron, alklaku bildon.


Atrofa seka makula degenero estas pli ofta ol


hemoragia malseka makula degenero.


kradtesto de Amsler


hejmpaĝo