Tiu malofta makulopatio (malsano de makulo, t.e. centra parto de retino, kiu fiksas rigardon) ne estas "aĝ-devena", sed genetika : ĝi estas parto de granda familio de pigmentaj retinopatioj. "Distrofio" etimologie signifas "mis-kreskinta" : distrofio de konusaj ĉeloj ja aspektas kiel maldikiĝo de ili. Tiuj konusoj estas lum-sentiloj, kiuj ofertas kolorojn ; malsimile kun bastonetaj ĉeloj, kiuj sentas nur lum-intenson (kaj ankaŭ ĉefe la pli energiajn radiojn do tiuj de malgrandaj ondo-longo, do bluaj). Nia vidkampo ne bezonas esti tute kolora, kaj fakte periferiaj retinaj ĉeloj estas plimulte bestonetoj ; kontraste, koloroj estas ĉefaj informoj por karakterizi sencon de tio, kio ne rigardas, kaj fakte niaj retinaj ĉeloj je ĝia centro estas multeplie konusoj. Kvankam homo estas dumtaga vivanto, bastonetoj pli sentemaj ol la konusoj ofertas al ni ian krepuskan vidon ; sed tiam ni perdas percepton de koloroj kaj centra vido malboniĝas, tiel ke paradokse ni devas rigardi apude deobjekto por ĝin vidi iom pli bone ...
Distrofio de konusoj basigas logike vidakrecon kaj fuŝrekonon de koloroj.


distrofio de konusoj


Maldikiĝo de konusoj aspektas (centre de tiu foto) kiel surfaco iom ampleksa griz-verdaĉa. Kiel por ĉiuj pigmentaj retinopatioj bedaŭrnde neniu kuracado certe montris efikecon.
Rimarku dekstre la papilon ("elektran kontaktejon" de nervo) optikan, vere belan, kies kaveto fiziologia (= normala) lasas relative ampleksan flanĝon de sensa-neŭra-histo (dikaĵo de nerva histo), male al tio observata en kazo de kronika glaŭkomo.
Aliflanke, se vi sekvas atente la arterieton, kiu supreniras el la papilo, vi rimarku, ke ĝi elpremas pro ĝia rigideco apudan vejneton : signo patognomonia (sendubiga) de arterietosklerozo.


Por reiri la fotaron, alklaku la bildon.


hejmpaĝo