Mi faris tiun kornean greftaĵon en 1988, kaj fotis ĝin en 2002 ; la greft-histo estis deprenita far mi mem ĉe mortinto en hospitalo de Villedieu ... kaj ĝi estas ankoraŭ vivanta. La limoj de tiu ampleksa greftaĵo (9 mm) montras kvar etajn ruĝajn punktojn (ĉi-fote) po unu ĉe ĉiu kompasdirektumo. Grefto de korneo ne estas grefto de organo, sed de histo, kaj ĉar korneo estas senvaskula, ties grefto atingas plejoftan sukceson.
Ekde komenco de jarcento, la tekniko pri kornea grefto grave progresis : se nur interna tavolo de korneo estas difektita, eblas anstataŭigi nur tiun ĉi. Tiu nova operacio, nomiĝas "endotelia grefto", lasas al ricevanto la ceteron de lia stratumaro (t.e. de interne al ekstere : malantaŭa elasta stratumo (Descemet), parenkimo, antaŭa elasta stratumo (Bowman), epitelio), do la preskaŭ tuta diko de lia korneo.


grefto de korneo


Dank' al sia greftaĵo (tie, "tutbora" = kompleta kvin-stratuma), tiu sinjoro disponas normalan vidon kaj vivon, sen kuracado nek loka nek ĝenerala ; mi eĉ ne plu instigas lin por regulaj konsultoj, kaj revidas lin nur okaze, kiam li taksas siajn okuvitrojn kiel anstataŭendaj ! Sciigu al via konatularo, ke vi favoras deprenon de viaj organoj kaj histoj kiam venos via vico, kaj skribu tion (ekz sur via atesto pri sang-aleloj-grupo) : Jen natura sindono, kiu kontribuos malpezigi homan suferon.


Por reiri la fotaron, alklaku la bildon.


hejmpaĝo