skiaskopio mana
per larĝa fendo kaj pozitiva cilindro



(paĝo skribita por mia ortoptisto #;-)




Mana skiaskopio estas referenca metodo por mezuri objektivan refrakton ; t.e. por eltrovi optikan difekton de okulo. Elektronika ekvivalento de mana skiaskopio (greke skia = ombro) estas la aŭtomata refrak-mezurilo ; ĉi-lasta populariĝis en 1980-aj jaroj, des pli rapide, ke la "mana" tekniko estis taksita kiel malfacila, temporaba kaj malpreciza de plejmulto. Fine ekesto de porteblaj refraktoroj donis finan baton al mana retinoskopio, nun vidita kiel arkaika far de multaj refraktistoj.


Do ni agnosku la avantaĝojn de aŭtomata refraktoro :
- ĝia precizeco, precipe ĉe pseŭdo-kataraktaj pacientoj, kies malantaŭa kapsulo estis malfermita per YAG-lasero : ofta kazo, kie ĝi superas manan skiaskopion
- ĝia rapideco, ĝia ebleco esti farita sen obskuro
- ĝia kapablo "komuniki" kun elektra lensaro kaj konsult-komputilo
- ĝia ebla uzo far nekvalifikita asistanto
- ĝia prezo, nun ĉipa, precipe dank' al abunda brokant-merkato.


Mana skiaskopio tamen :
• restas ne-anstataŭigebla en certaj cirkonstancoj :
- ĉe malkvietaj pacientoj, kie elektra refrakt-mezurilo kaj lensa regulo efikegas
- kiam vi ne disponas porteblan refraktometron kaj kiam paciento ne povas esti instalita ĉe via tabla refraktometro
- kiam ĉi-lasta paneiĝis !
• restas elstara inform-fonto
- optika :
   * precizeco de +/- 0,25 D kaj 2° akso de astigmatismo
   * bonega detekto de kaŝita hipermetropo, per neŭtraligo de akomodo pro ĉi +1 lenso de test-lensaro (nebulo tekniko)
- diagnoza :
   * malregulaj astigmatecoj, aparte kaze de malevidentaj keratokonusoj kiuj tiel estos facile eltrovitaj kiel
   * korneaj malklarigôj, kataraktoj, vitreaj anormaloj, eĉ foje retinaj malsanoj
• rapida, kondiĉe ke :
- havi la ĝustajn ilojn
- uzi perfektan teknikon
- praktiki ĝin regule.
Mi kutime diras, ke enigo de skiaskopio-formulo en komputilon prenas al mi tiom da tempo kiel la skiaskopio mem !



Ekzistas pluraj tipoj de mana skiaskopio
Mi ŝuldas al mia majstro profesoro Risse, esti lerninta skiaskopion laŭ jenaj metodoj :
- uzado de elektra skiaskopo
- kun fendo (fokusebla)
- sur pozitiva cilindro (kiu ne estas en la franca tradicio) ; ĉiuj cilindroj sur ĉi tiu paĝo estos pozitivaj : do vi povas forigi viajn negativajn cilindrojn !
Por kombini precizecon kaj rapidecon, mi do faras miajn skiaskopiojn sur lensaro (mekanika) kun pozitivaj cilindroj. Sen aserti, ke mia agmaniero estas la plej bona, mi opinias, ke ĝi estas bona, inda esti klarigita precipe pro tio, ke tiu ĉi instruado eksmodiĝis. Mi esperas, ke ĝi almenaŭ utilos al iu kolego malpli bone ekipita ol mi, laboranta en lando malpli riĉa ol la mia. La baza principo de skiaskopio estas supozita akirita.


Teknikaj kondiĉoj
- preskaŭ obskuro
- paciento rigardas rekte antaŭen al malforta lumfonto situanta kiel eble plej malproksime ; Mi uzas la du-kroman teston, kies bildo estas sendita al 6.5 metroj
- la elektra skiaskopo devas esti kun-fenda, ĉiam fiksita al larĝa pozicio (diverĝa fasko) ; tiel kursoro estas en malalta pozicio por Welch-Allyn kaj Heine iloj, en alta pozicio por Tarlé ilo (mi uzas Welch-Allyn, sed mi ŝatas ankaŭ Heine)
- por ne ĝeni kun mia kapo cel-rigardon de paciento, kaj ankaŭ por redukti paralakson, mi faras retinoskopion de dekstra okulo per mia dekstra okulo, kaj reciproke.
- lensaro avantaĝe rapide sekvigas lensojn, kaj plie disponigas bazan lenson por retinoskopio notita "R" (usonanoj diras pli precize "streak-retinoskopio", kiu povas esti tradukita kiel "stria retinoskopio"). Ĉi tiu pozicio R simple konsistas el aldonado de +1 dioptria lenso al optika formulo por obteni la "ombron" je 1 metro ; Ĝi ankaŭ avantaĝe kombinas optikan nebulmetodon kaj neŭtraligas akomodadon. Post kiam skiaskopio estas finita, vi devas nur forigi R-pozicion, kaj la paciento troviĝos malantaŭ sia objektiva refrakto. Tio estas pli rapida kaj multe pli simpla ol havi aŭtomatan refraktoron komunikante kun elektra lensaro ! Restas nur pasi al subjektiva refrakto, kun Jackson-cilindro (enmetita en la lensaron) kaj per du-kroma testo.


La celo : la hipermetropa bendo
La supereco de fendo-larĝa-skiaskopo super spota skiaskopo estas praktika : en kazo de astigmatismo la pozitiva cilindro vidiĝas (neniu bezono de antaŭa keratometrio, ĉar suma astigmatismo povas esti kontraŭa rilate kornea astigmatismo). La uzo de cilindro nepre rezultigas "hipermetropan bendon", valoran indikilon, kiun oni devas ĉiam zorge observi : ĝi estas samdirekta movo de pupila brilo, sufiĉe tipa, kiu prenas aspekton de hela bendo, laŭ kiu oni devas tuj fiksi la akson de la fendo de la skiaskopo. Tiu ĉi hipermetropa bendo estas des pli evidenta kaj "magneta", ke la valoro de cilindreco estas grava ; ĝi estas diskreta kaj aperas malfrue (proksima al la 1-a amas-ombro) en kazo de malforta astigmatismo.


Do ni komencu balai
horizontale, vertikala fendo (ĝi estas malpli laciga por pojno ol vertikala svingo !) ; prezentiĝas pluraj eblecoj
1) ĉu pupila brilo moviĝas en sama direkto kiel via bendo ("rekta" movado) :
tiam horizontala meridiano meritas plifortiĝi per pozitiva lenso ; ni do intermetas sferon de kreskanta potenco
a - se ne estas astigmatismo, oni obtenas la amas-ombron senprobleme, kaj per hipotezo, vertikala skanado (horizontala fendo) alvenas al la sama rezulto
b - se estas cilindreco kun kvazaŭ-horizontala akso, oni alvenas al la 1-a amas-ombro sen pli da malfacilaĵo, sed per vertikala skanado (kun horizontala fendo) vi observas inversan lumaĵon, tiam vi plu skanas ŝanĝinte lenson al malpli potenca, kaj tiel ĝis obtenado de amas-ombro. Poste vi uzos vertikalan fendon, kaj skanante horizontale vi observos vertikalan hipermetropan bendon kiu indikas la akson de cilindreco ; necesas tiam enkonduki cilindrojn "akso sur bendo" ĝis obteni la 2-an amas-ombron
c - se estas cilindreco kun kvazaŭ-vertikala akso, vi alvenos sen malfacileco al 1-a amas-ombro, sed tiam kiam vi esploras potencon de vertikala meridiano (per skanado vertikale, horizontala fendo), vi observos inversan movon de brilo ; tiam necesas refari vertikalan skanadon kun malpli potencaj sferoj (pozitiva) ĝis obteno de amas-ombro ; tiam vi vertikaligas fendon de skiaskopo kaj skanas en horizontala direkto, malkovrante vertikalan hipermetropan bendon, kiu indikas la akson de la cilindreco ; tiam necesas enkonduki cilindrojn "akso sur bendo" ĝis akiri la 2-an amas-ombron.
d - se estas oblikva cilindreco, hipermetropa bendo aperas frue, kio indikas la akson. Vi devas skani ĝin (kun fendo staranta orte al ĝi), ĝis vi akiras 1-an amas-ombron ŝanĝante potencon de sfero ; tiam turnu vian fendon 90° (do nun paralele rilate akson de cilindreco), kaj skanu orte al akso de cilindreco, iom post iom pliigante valoron de ĉi-lasta ĝis akiri la 2-an amas-ombron.
2) ĉu pupila brilo moviĝas al kontraŭa direkto rilate al tiu de hipermetropa bendo (inversa movo) :
nu horizontala meridiano estas tro potenca, kiu devas esti reduktita per ĉiam pli forta negativa sfero, ĝis akiri amas-ombron.
a - se oni obtenas "miopan bendon", t.e. movo de la pupila brilo en inversa kaj oblikva direkto, tio rivelas astigmatismon. Vi devas tiam daŭrigi iom post iom plialtigante valoron de negativa sfero, ĝis vi malkovros, turnante vian fendon, hipermetropan bendon ; do, vi scias kion fari, ĉar vi troviĝas en situacio 1) d - : post kiam vi estas trovinta akson de cilindreco precize dank' al fendo de via skiaskopo, vi turnas ĝin je 90° kaj vi skanas akson de cilindreco alĝustigante potencon de sfero ĝis 1-a amas-ombro. Tiam vi "kuŝas" vian fendon metante ĝin laŭ akso de cilindreco, kaj neŭtraligas potencon de orta meridiano iom post iom pliigante valoron de cilindro
b - en foresto de miopa bendo, vi pliigas valoron de negativa sfero ĝis la amas-ombro ; tiam vi turnas vian fendon je 90° kaj skanas vertikale :
• se brilo sekvas inversan delokiĝon, tiam vi havas astigmatismon konforman al vertikala cilindreco : vi devas neŭtraligi tiun ĉi vertikalan meridianon per pli-igo de nuna negativa sfero, ĝis 1-a amas-ombro ; tiam oni revertikaligas fendon kaj skanas horizontale : oni trovas la hipermetropan bendon do la precizan akson de cilindro, kies potencon oni pliigas ĝis 2-a amas-ombro
• se brilo alprenas rektan movon, tiam oni havas nekonforman astigmatismon kun horizontala cilindro : oni trovas hipermetropan bendon, tiel preciza akso de cilindreco, laŭ kiu vi aldonas potencon de kompensa cilindro ĝis obteni 2-an amas-ombron.


"ĝuste per forĝado oni fariĝas forĝisto" !
Ĉiuj ĉi tiuj scenaroj povas ŝajni kompleksaj, sed fakte, tia tekniko estas akirita multe pli rapide kun elektra fendo skiaskopo en via mano! se vi devas aĉeti ĝin (vi trovos brokantan je ĉipo), mi rekomendas dratan elektroprovizon prefere ol baterio (kiu devas esti ŝanĝita ĉiujn 3 jarojn aŭ pli). La pozitiva cilindro-lensaro estas nekontestebla pluso, kiu permesas iri ... tre rapide ; sed mi dubas, ke vi povas facile trovi ilin brokataj, krom eble en Kanado kaj Usono ? verŝajne ne en Francio ĉiukaze, kie preskaŭ ĉiuj lensaroj havas negativajn cilindrojn.


subjektiva refrakto


hejmpaĝo