Tiu foto havas sekundaran sciencan gravecon, sed mi taksas ĝin artista. Temas pri "asteroida" lipida degenero de vitreo. Vitreo estas histo, preskaŭ likva (similasal ne kuirita blankaĵo de ovo do travidebla), kiu plenigas okulon malantaŭ la kristalino. Tie anstataŭ optike senbara medio, oni observas svarmon de blankumaj gutetoj, kiuj post-sekvas inercie okulajn movojn ; kineta efekto memorigas pri stultaj memoraĵoj kiuj amase troviĝas en pilgrimantaj butikoj (ekzemple tiuj sanktaj virgulinoj en vitrogloboj kiuj per moviĝo ŝajnigas neĝ-ŝtormon, aŭ pli universale samspecaj Eiffel-turoj) :


asteroida-degenero-de-vitreo




Jen fundo de okulo fotita tra tia emulsio, estiganta impresan efekton de neĝ-ŝtormo :


asteroida-degenero-de-vitreo


Mirige, tiuj pacientoj ne estas ĝenataj ; en maloftaj kazoj kiam tiuj lipidaj flosaĵoj provokas malklarigon de vido aŭ ĝenigan percepton de flosantaj grajnoj, oftalmologo proponas vitreo-ektomion (sub guta anestezio, sen injekcio) ; t.e. anstataŭigo de tiu histo per salita akvo kiu spontane anstataŭiĝos far akva humoro.


Por reiri la fotaron, alklaku bildon.


hejmpaĝo