Gvidilo por riparado de keratometria funkcio
de kerato-refraktometro Nidek ARK-700A





dépannage




La 3-an de oktobro 2019, post dudek jaroj da bonegaj kaj fidindaj servoj, mia kerato-refraktometro ARK-700A ek-knaris dum mezuro de keratometrio ; unu jaron poste, tiu funkcio paneis kaj samtempe tiu aparato ne plu knaris, tiam ĝi kapablis nur plenumi refraktometran funkcion. Mi decidis malmunti tiun ARK-n, kaj konstatis, ke eta rozkolora rimeno rompiĝis ; mi prove anstataŭigis ĝin per kaŭĉuka ringo, kaj tio tuj restarigis perditan funkcion.
Pluraj plendoj sur mesaĝo-listo "Listesnof" konvinkis min pri ofteco de tiu paneo, kaj instigis min verki tiun gvidilon, taksata kiel simpla kaj efika far multaj dankaj atestoj de kunfratoj.
* * *
Bezonoj : meza kruc-ŝraŭbilo, efika lumigilo, bonaj okulvitroj por VP (Vido Proksima), iom da tempo.
Mi lasis mian keratorefraktometron surloke, malŝaltita sed ne malkonektita (pli bone estus malkonekti).
Ĝia karoserio facile malmuntiĝas (4 ŝraŭboj sube kaŝitaj).
Poste, iu araneo-aspekta lado kiu kovras ĉefan elektonikan karton (5 ŝraŭboj) ; facile.
Poste, tiu elektronika karto estos levata post malŝraŭbo de aletŝraŭbingo, kiu kuŝas antaŭ vi maldekstre (doktora pozicio) ; atentu, mal-larĝa plata elektronika fasko kuŝas dekstre, precize faldita kaj vinktita, kiu mal-vinkt-endas por ebligi moviĝon de karto ; vi re-vinktos ĝin dum remuntado. Por ke majstra karto tenu fide vertikale, sen-troe ŝraŭbu la alet-ŝraŭbingon.
Poste, necesas malmunti ladan kovraĵon kies randoj sekvas iun L-formon, kiu kovras mekanismon : 2 ŝraŭbetoj, el kiuj tiu pli dista -pacient-flanka- konektas mason kun ter-drato (kiun vi devos sekure remunti).
Nu, fine operacie, vi malfermas aparaton ĝis internaĵo.
La malgranda rompita rimeno estas profunda, je via maldekstro, je flanko de paciento (je ŝlia dekstra) ; ĝi konektas du etajn puliojn en plano oblikva tiel ĉi / ; vi eltiros tiun kadavron, vi serĉos kaŭĉukan ringon taŭgan (tiu kiun mi elektis estas fajna, ruĝa, Ø 30 mm), kaj kun iom da pacienco kaj lerto, vi sukcesos konekti tiujn du puliojn.
Ne tuj re-muntu vian ARK-n : funkciigu ĝin nuda (sed nur post rekonekto al tero), tio persvados vin pri ĝia funkciado.
Kiam vi entuziasmis kaj havas iom da tempo vi re-muntos atente.


dépannage kératométrie ARK-700A


dépannage kératométrie ARK-700A


* * *
Rompita rimeno mezuras 130 mm ; ĝia origina diametro estas do 41 mm. Mia elasta ringo funkciis, sed elreliĝis ĉiumonate averaĝe. Do mi serĉis per E-bay "rimenon diametro 40 mm", trovis kaj aĉetis tion, kiu ne bankrotis min (4 €), kaj funkcias perfekte ekde la 9-an de januaro 2020 !:-).


Dankon al doktorino Sylvie Lafont por ŝiaj fotoj.


mana skiaskopio

subjektiva-refrakto

hejmpaĝo