Kontraŭ preskriboj pri atropinaĵoj rilate okuloj neniel ĝustas !




aŭ :
"kiel tordi kolon de mito"





Medikamentoj neglutaj (je tablojdoj) aŭ injekteblaj, kun atropinaj (parasimpataj parolante fiziologie) efikoj (foje flankaj, ne celitaj) multegas ; kaj ofte okazas, ke ĝenerala kuracisto, anesteziisto, psikiatro, gastro-entero-logo, min telefone vokas, por ekscii pri tipo de glaŭkomo de sinjorino X, kaj tiel decid-povi uzi tian medikamenton, kies leĝaj uz-indikoj precizigas mal-preskrib-eblecon kaze de "prostata adenomo aŭ glaŭkomo kun mal-larĝa angulo" (prostata adenomo ne maltrankviligas tiun sinjorinon nek interesas oftalmologon, Oni Konsentas OK).

Mia respondo ĉiam estas :


"kontraŭ-preskriboj de atropinaĵo rilat okulojn ne eksistas !"



Demonstro :


"Sinjorino X (ikso) kuracita pro glaŭkomo" ; nu. Supozante (kio pli certe falsas), ke tiu-dirita atropinaĵo kapablus fermigi mallarga iriso-korneo-angulon (tiel okazigi akutan glaŭkomon) ; tiam du kazoj :
• Temas pri glaŭkomo en plejofta kunteksto de larĝa angulo
Tiam laŭ-difine ĝi estas mal-fermebla ... do, preskribu iujn ajn necesajn psiko-tropojn, injektu ankaŭ atropinon (tamen sen mortiga dozo), neniu domaĝo stariĝos por okuloj.

• Temas pri glaŭkomo en plejofta kunteksto de larĝa angulo
kiam oftalmologo diagnozas tion, li ne restas sendecidanta : devige, ŝli faras irisotomion per lasero (YAG plejofte t.e. itrio-aluminio-grenato kun en-trudita neodimo), anstataŭ kirurgan iridektomion ... sekve tiu konata iriso-korneo-angulo, taksita kiel mal-larĝa kaj kiu plue aspektos tia, iĝos funkcie malfermebla pro lik-vojo kurace farita. Sekve para-simpat-iloj neniel domaĝos okulojn kondiĉe ke ili estas konataj de oftalmologo.


#:-)



Kialoj de ekstariĝo de akutaj glaŭkomoj ne estas plene konataj. Ĉiu oftalmologo havas en sia pacientaro mal-larĝajn iriso-korneo-angulojn, eĉ mal-larĝ-egajn, kiuj ne havas glaŭkomojn, kun belegaj papiloj (kaj sekve vid-kampoj perfektaj), kiuj ne raportas pri fermaj krizoj spontanee ĉesaj (ja ekzistas), ĉe kiuj preventa iriso-tomio malcertas.
Hodiaŭ, oni scias, ke probable estas aktiva midriazo (kunstreĉiĝo de irisa dilatanto je ortosimpata influo), tiel tirante irisan kurtenon (des pli konusan kaze de mallarĝa iriso-korneo-angulo), kiu kapablas ŝtopi tiun angulon foje konata kiel mal-larĝa.
Se sinjorino Z, ne konata kiel kunglaŭkoma, do ne kuracata por tiu malsano, fermas (subite) sian iriso-korneo-angulon pro preskibo de iu atropinaĵo, ne kulpas medikamento pri tiu akuta glaŭkomo, sed pli ĝuste streso (kiel okazas post anestezio), kiu sintezigas adrenalinon (ortosimpata hormono) far medola sur-renala glando ; ja adrenalino kaŭzas aktivan midriazon.


"scienco sen konscio estas nur ruiniĝo de animo"
(Montaigne)

hejmpaĝo