Kuracistoj ŝatas subvualigi sian nescion per nekompreneblaj vortoj ; kaj kiam tiu duobliĝas je malpotenco, tiam tiuj vortoj vestiĝas latin-lingve ! Feliĉe ne plu veras pri tiu anatomia malofta varianto nomita "cornea guttata (kornea gutata)", kiu signifas korneo kun gutoj, gutoza ... La malantaŭa flanko (konkava) de korneo estas tegita de epitelio (unu tavolo) de ĉef-rolantaj ĉeloj (kiujn oftalmologoj nomas malĝuste kaj prokutime "endo-telio") : tiuj ĉeloj rolas kiel barilon, tiel ke ili malhelpas infiltriĝon de vitrea humoro en korneon. Kiam denseco de tiuj estas tro malgranda, ili ne povas kunjunti, kaj vidiĝas per konsulta mikroskopo, kvazaŭ gutetoj, kiuj bilde devenas de herniaĵetoj de baza membrano de tiu epitelio :


gutoza korneo




Tiun aspekton oni komparas kun martelita kupro, kiun mi perfekte konas, ĉar mi konsultadas en "la urbo de kupro" Villedieu-les-Poêles, (vort-al-vorte : urbo de Dio - la patoj) ! Por aspekti pli riĉa, mi ankaŭ fotis tion, kio elvokas pli ĝuste martelitan arĝenton :



gutoza korneo


Je tiu stato, cornea guttata (korneo gut-oza) kaŭzas neniun simptomon, kaj feliĉe plejofte longdaŭre ; sed kiel neuronoj, tiuj ĉeloj ne kapablas multobliĝi, kaj ilia nombro malrapide malgrandiĝas laŭ jardekoj. Kiam tiu denseco iĝas tro malforta, tiam tiu denaska misformaĵo "malkompensiĝas", ofte subite (samkiel en fenomeno kiam akvo superbordas vazon), al kornea edemo (kiu glaŭkiĝas kaj provokas malklaran vidon kaj dolorojn) ; ĉu spontane ĉu sekve de kirurgio pro katarakto. Medikamentaj kuraciloj (kolirio, aŭ ĉekorneaj lensoj) estas nur tempe paliativa, por helpi atendi grefton de korneo, nura efika rimedo.



Nu ... eta enigmo : kiel nomiĝas loĝantoj de Villedieu-les-Poêles ?
(Tre malfacila por ne normandianoj, kaj ne francligvanoj kaj ne tro manka por esperantistoj, kiuj tuj tradukos spiteme "Villedieu-les-Poêles" - ANOJ)


Por reiri la fotaron, alklaku bildon.


hejmpaĝo