Kaze de luksacio de katarakto, la ujo de natura kristalino (post kiam ĝi estas malplenigita) ne povas akcepti artefaritan kristalinon, kaj oni trude trovu alian lokon por implanti la lenson. La plej oportuna solvo konsistas bloki la implantaĵon en edran angulon inter korneo kaj iriso ; aliaj solvoj pli rafinitaj ekzistas sed ili ne montris superecon.


artefarita kristalino de antaŭcambro


Do artefarita kristalino troviĝos antaŭ pupilo kaj iriso ; ruĝa punkteto sagas iriso-ektomio, t.e. luko kreita de kirurgo en irisa kurteno por ebligi trans-pason de akva humoro de la malantaŭa kamero (malantaŭ iriso) al la antaŭa kamero (antaŭ iriso) ; sen tiu preventa faro, pupilo riskus gluiĝi al la lenso kaj provoki apartan akutan glaŭkomon.



Tiu dua foto faritis morgaŭon de intra-kapsula katarakto, post-traŭmata, kompleta (blindiga), kaj parte luksaciita. Inter la du rebriloj (en la nigra dilatita pupilo), oni rimarkas diskretan ŝpuron de faldaĵo de interna kornea epiteliumo, kiun mia helpanto supre-tenis, dum mi eltiris mahagonan katarakton dank' al mia kriofora sondilo. Ankoraŭ pli malfacile rimarkebla, diskreta palaĵo sur interna rando de pupilo "je tagmezo" (supre laŭ horloĝo), atesto de dis-ŝiro de irisa sfinktero, kaj do de la fortegeco de traŭmo. Pro midriazo (pupila dilato), nur apenaŭ observeblas, ĝuste drekstre meza punkto (n°4), ombro de malgranda periferia iris-ektomio. Por malsimpligi la aferon (sekvo de ĉasado, la patiento rekoniĝos), tiu katarakto estis "lutita", t.e. gluita kun vitreo, kies parteton mi devis elpreni. Amplekso de aperturo kaj ankaŭ streĉo de suturo respondecas pri kornea astigmatismo (tie troa vertikala konvekseco), kiu plej ofte spontanee malaperos post kelkaj semajnoj ĝis kelkaj monatoj : ĝenaĵo de nun evitita dank' al emulsi-iga tekniko, kiu ebligas optikan normaliĝon multe pli rapida.


artefarita kristalino de antaŭcambro



Por reiri la fotaron, alklaku bildon.


hejmpaĝo