Sub-konjunktiva spontanea hemoragio estas ofta motivo pri (hasta) konsulto, ĉar tiu sango sur okula blankaĵo estas miriga kaj timiga. Pacientoj opinias pri "tensio en okulo", kvankam tute ne veras, tiu simptomo estas tute benigna ; oftalmologo trafas okazon por elserĉi kronikan glaŭkomon kaj arteriolosklerozo), kaj trankviligas sian pacienton. Se arteria premo (taksita dank'al "tensio") ne estis mezurita, taŭge paciento konsultu sian ĝeneralistan kuraciston ; kaj kaze de recidivo de sub-konjunktiva hemoragio, oni konsilas kontroli koaguladon per sang-analizo.


subkonjunktiva hemoragio


Subkonjunktiva hemoragio ne kuracendas, ĉar nek kolirio nek medikamento agas ; ĝi malaperas post du semajnoj. Nura solvo por kaŝi tiun malavantaĝon estas surporti brunajn okulvitrojn.


subkonjunktiva hemoragio



"Medicino estas arto distri malsanulon atendante, ke naturo resanigos ŝlin."
(Voltaire)


Por reiri la fotaron, alklaku bildon.


hejmpaĝo