La sektora iriso-ektomio estas forigo de supera sektoro de iriso. Tiu tekniko endas, en katarakto-kirurgio laŭ du kunaj cirkonstancoj : malampleksa dilatebleco kaj neceso permesi optikan atingon de retino (ekzemple kiam planendas tut-retina foto-koagulacio ĉe diabetulo). Mirige tiu fortranĉo de la irisa diafragmo ne estas funkcie kriplanta, dank' al normala ŝutro de supera palpebro, kiu krome kaŝas la estetikan aspekton.


sektora iris-ektomio


En ĉi tiu kazo, temis pri intra-kapsula eltiro de katarakto, sen artefarita lenso (antaŭa ĉambro) ; sed ĉi tiu tipo de iriso-ektomio same konvenas kaze de ekstra-kapsula eltiro, ambaŭ mane kaj mekanike (katarakt-emulsi-igo), kun aŭ sen enplanto de intra-okula lenso. Laŭ supro de la iriso, videblas cikatro de kornea incizo, kiu desegnas maldikan blankan linion, kaj en la sektoro de iriso-ektomio, la reflekto de mia dikfingro, levanta la superan palpebron !



Por reiri la fotaron, alklaku la bidon.


hejmpaĝo