"Kalazio" venas el greka vorto signifanta "hajlero" ; ĝi estas grasa kisto en palpebro, malbela kaj ĝena, ofte infektita, tiam plie doloriga. Oni ne scias pri ĝia certa kaŭzo, sed ne-kompensitaj optikaj difektoj emas kunesti, aparte ĉe infanoj kiuj frotemas al si okulojn, kiam ili malbone vidas, kun manoj ... ne ĉiam puregaj (!). Kuracado estas unue medicina (pomada) kaj nur duatempe kirurga ; post kio, optika ekzameno rekomendegas, ĉefe ĉe infanoj, tiam bezoniĝos "pupil-plegio" (per atropinumaj gutoj, kiuj dilatas pupilon) por bloki ĝian pseŭdo-akomodadon. Ĉi tiu unua kalazio staras ĉe interna (ĉe-naza) ekstremaĵo de dekstra malsupra palpebroi :


chalazion



Se medikamenta kuracado malsukcesas, oftalmologo operacias konsulteje kun loka (krom ĉe infanetoj kiuj necesigas ĝeneralan anestezion). Sur tiu dua foto, vi vidas internan flankon de kalazio ĉe dekstra supera palpebro, kiun mi estas sekcionta laŭ proksimume 2 mm (per mia universala bisturio, tranĉila rando de intra-vejna nadlo 20 gauge) kiel indikita per ruĝa streketo ; ŝlimaĵo ekfluetas, kiun mi eltiras dank' al mikro-skrapilo, tiel neniu haŭta cikatro videbliĝos :


incision de chalazion



Por reiri la fotaron, alklaku bildon.


hejmpago