Adeno-viruso estas ĉiea, tre kontaĝa, provokanta ofte kataron, faringiton, bronkiton sed foje konjunktiviton, aŭ  keratiton, aŭ ambaŭ (kerato-konjunktiviton).
Konjunktivito arigas okulan ruĝaĵon, juketadon, kaj sekreciadon (kiu povas interglui okulharojn ĉefe vekiĝe :oni parolas pri okulmuko) ; estas benigna sindromo.
Keratito estas pli grava, ĉar ĝi tuŝas la konveksan lukon de okulo, tiun korneon, tiam danĝerigante vidon. Ĝi provokas pli akrajn simptomojn : doloro, sento de sablero, lum-evitemo (ĝis lum-fobio), foje malkresko de vid-akreco.
"Aden", en la greka, signifas "glando" ; tiu viruso ŝuldas sian nomon al ŝvelo de kolaj ganglionoj, kiujn ĝi provokas -tiam nomitaj adenopatioj- facile palpeblaj de kuracisto. Oftalmologo zorgas nur palpi la adenopation, kiu kuŝas antaŭ orelo ĉar la limfa reto (imuna) de la okulo tien dreniĝas.
Kontraŭ tiu viruso, neniu anti-biotiko funkciasi : nek kompreneble anti-bakteriaj anti-biotikoj, nek anti-virusaj anti-biotikoj (ĝis nun) ; tamen okazas, ke oni uzas anti-bakteriaj anti-biotikoj (kolirio), kiam tiu infekto komplikiĝas de bakteria konjunktivito (oni parolas tiam pri "krom-infekto").
Kuraco konsistas per lavado de okuloj, kun elkrana akvo, tutsimple (ĝi ne estas sterila, sed en Francio ĉiam sufiĉe pura por lavi okulojn), kaj uzi anti-inflamajn kolirojn sen kortikoidoj (ekzemple indometacino), foje antisepsi-ilojn, foje anti-bakteri-ilojn (ĉiuj medikamentoj laŭ kolirioj).
Lokaj kortikoidoj, efikaj sur inflama sindromo, estas malpreskribendaj en frua evoluo, ĉar ili estas imuno-malhelpantoj, kaj danĝeraj kaze de malcerta diagnozo (herpeto estas mult-trompa) ; inverse ili estas preskribeblaj (je malforta dozo kaj sen anti-biotiko) kiam ekestas je malfrua stato malkresko de vid-akreco atribuebla al tiuj ĉi rondaj makuloj (blankaj antaŭ pupilo) tre rekoneblaj :


néphélions dus à l'adénovirus


Adenoviruso, kiel multaj mikroboj, transdoniĝas per manoj : oni frotas la okulojn ĉar pikas aŭ brulas, oni viŝas fingrojn en naztuko (malpuraĉo) aŭ sur pantalono (eĉ malplibone !:-), kaj ĉar oni estas afabla, oni premas manon de kuncivitano, kiu frotos siajn okulojn por kialo X(ikso) aŭ Y(ipsilono) ... kaj kateno pluas.
Konklude, tiu kutimo -premo de manoj- estas anti-higeni-ilo ; kaj pri tio la eŭropanoj profitus preni la kutimojn de azianoj.


Por reiri la fotaron, alklaku bildon.


hejmpago