Retina vejna okluzio ne sisteme tuŝas tutan retinan vejnetan branĉaron, sed foje nur unu el ĝiaj branĉoj. Jen iom bela foto de vejna okluzio kiu kriplas nur malsupran duonon de okula fundo, kaŭzante redukton de vid-kampo ĉe supera hemi-kampo, kaj ankaŭ malboniĝon de vid-akuteco ĉar oftalma akso estas trafita. Temas pri dekstra retino, fotita okaze de fluoresceina angio-grafo. Supera hemi-kampo normalas :


retina vejna parta okluzio


Tute dekstre fasko, el kiu dis-sterniĝas vaskularo, nomitas oftalma papilo, "elektra konektilo" de oftalma nervo. Kolorigilo injektita en braka vejno, alvenas al centra retina arterio, kaj poste en ĝiajn branĉojn, tie aspektantaj blankume. Temporala supera vejno ekdrenas superan retinan histon, tiam malsupera temporala vejno plue estas malhela. Ĉiuj nigraj makuloj reprezentas sangon. Laŭ evoluo, oni pridecidos laseran kuracadon, sed oni devas konfesi ke tiam prognozo riskemas malbone kaj ke oftalmologo estas malfirme potenca por kuraci ĉi tiun malsanon.


* * *


Tiu dua retina parteca okluzio (kolorfoto, sed ne tiom bona) trafas nur superan temporalan vejnon. Tiu sinjorino estis kuracata nur pri arteria hipertensio, kaj ja arterioloj estas iomete maldikaj :


retina vejna parta okluzio




Por reiri la fotaron, alklaku bildon.


hejmpaĝo