Ĉi tie temas pri okluzio de centra retina arterio last-tempa (je dudeko da horoj) tipa (dekstra okulo) ; retina arterio ĵus ŝtopiĝis ĉemalantaŭ retina papilo, do la trombo ne videblas. Unua kialo de tiu subita blindiĝo de ununura okulo kaj tute sendolora estas arterieto-sklerozo ; ĉi okaze, temis pri sinjoro cent-kilograma kaj 1.70 m. Alia kaŭzo malofta sed memorenda, ja en tute malsimila kunteksto, estas Horton malsano, kiu esperinde diagnozendas antaŭ tiu komplikaĵo ; ĝuste ĉar ĝi estas kuracebla per kortikoidaj medikamentoj en internan medion (entera kaj parentera).


okludo de la retina centra arterio


- dekstre, retina papilo, el kiu disvojiĝas retina vaskularo
- meze, makulo "ĉeriz-ruĝa", ĉirkaŭita de lakt-aspekta zono, kies koloro venas el edemo (intra-ĉela) ; ja retino reakcias kontraŭ anoksio (manko de oksigeno) ekzakte samkiel cerbo.
Ve, prognozo de tiu retina infarkto estas katastrofa : vidkapablo ne re-estiĝos. Nepras rapide fari kor-vaskularan esploron por preventi cerban infarkton de sama flanko (dekstra) kiu okazigus mal-dekstran hemi-plegion (paraliziĝo de mal-dekstra duono de korpo).


En ĉi alia kazo, maldekstre, tiu arterieta okluzio ne trafas centran retinan arterieton, sed "ciliaran retinan arterieton". Tiu infarkto kripligas centran vidkapablon (makulo -dekstre de foto- estas superŝutita far pro-anoksa blankuma edemo), sed ĝi respektas periferian retinon, norm-koloran, kaj sekve respektas periferian vid-kampon (tiam utilega). Arterieta trombo (blanka ŝtopilo) facile videblas (sub
blua streko).


ciliara retina arterieto okluzio



Centra vid-kampo (rigardeblo) ne re-estiĝos ; kaj gravega risko kaj nepra decido estas samaj kiel en antaŭa kazo.


Por reiri la fotaron, alklaku bildon.


hejmpaĝo