Pterigio estas multiĝo (ne-normala) de konjunktiva mukozo (kiu kovras normale okulan blankaĵon) ; tiu pseŭdo-tumoro (benigna, ne-kancera) kvazaŭ sturmas al korneo (travidebla kaj konveksa luko de okulo) kaj iompostiome kovras ĝin. "Pteron", grek-lingve, signifas "alo" : tiu vorto estas bone elektita.


pterigio


Kaŭzo de tiu malsano estas principe ligita al suno kaj polvo, jen kio klarigas ĝian maloftecon en nordo de Loire riverego (aludo al kutima meterologia anonco en Francio, kiu pli kaj pli perdas ĝustecon pro monde perturbita klimato). Kiam ĝi ne evoluas kaj restas malgranda, ĝi ekzamenendas fojfoje, kun oftalma ekzameno, kaj fotoj. Se ĝi inflamiĝas oni povos preskribi ne-kortikoidajn kontraŭ-inflamajn koliriojn. Sed se ĝi progresas al kornea apekso, tiam kaŭzante astigmatismon, ĝi operaciendas (kun loka anestezio, per gutoj sen injekto). Post jardekoj da konkurado inter pluraj operaci-procezoj, venis konsento por for-tranĉo sekvita de konjunktiva mem-greftaĵo, kiu ofertas bonajn rezultojn.


Por reiri la fotaron, alklaku la bildon.


hejmpaĝo