Oftalmologio ne estas ĉiam ĝojiga ; tiu sinjoro iom kvardekjara konsultas pro basiĝo de vid-akreco ĉe dekstra okulo. Mi konstatis :
   - tiu malhel-ruĝa zono, centrume, estas makulao (ĉe rando de la du muntitaj fotoj), aspektas iom edema
   - malsupre de cifero
2, papilo "elektra konektilo" de oftalma nervo
   - ciferoj
1 kaj 2 markas du blankumajn volbaĵojn.
Kelkaj demandoj pri lia sano informas min, ke li estas kuracata por pulmo-kancero last-tempe diagnozita. Tiuj du ŝveloj estas metastazoj, t.e. klonoj de primitiva tumoro, kiuj je ĉela kvanto vojaĝis laŭ sang-cirkulado ĝis fundo de okulo. Ĉar okulo estas fidela kun-anto de cerbo mi lasas vin imagi prognozon de tia ĝeneraliĝinta kancero ...


metastazoj koroidaj de pulma kancero


Konsumado de cigaredoj de tiu paciento estis 20  pako-jaroj, (20 PJ mal-longigita), tio signifas ke li fumis proksimume po unu pako ĉiutage dum 20 jaroj. Nu, se vi ankoraŭ deziras fumi post tia vido, via kazo estas malesperiga ...


Por reiri la fotaron, alklaku la bildon.


hejmpaĝo