Pan, en greka lingvo, signifas "tuto", kaj ja krompreniĝas ke tiu vorto estas troiga, ĉar evidente oftalmologo ne detru-ontas tutan retinon de sia paciento. Tiu laserila protokolo, kiu celas kuracon de vejnaj kaj diabetaj evoluitaj retinopatioj, kaj ankaŭ neo-vaskulaj glaŭkomoj, konsistas el koagulado de plejparto de retina periferio ekde kiam ĝi asfiksiiĝas pro manko de oksigeno. Temas pri kripliga kuracado, ĉar ĝi reduktas vid-kampon, sed ĝi savas okulojn de tuta kaj doloriga blindiĝo. Laseraj seancoj estas dolorigaj, tial mi proponas lokan anestezon, kiu perfekte sensentigas okulojn, kaj tiel permesas multobligi laser-pafojn, tiel reduktante nombron de seancoj kaj vojaĝoj : ĉiuj domaĝas, ŝparas, ankaŭ Socia Asekuro kiu pagas nur po 6 seancojn por ĉiu okulo.


pan retina fotocoagulado per lasero



Laseraj perkutoj bildiĝas je leoparaj makuloj, kiuj ĉirkaŭas centron de okula fundo, kie makulao aspektas malhelaĵa.


Tiun foton verkis doktoro Haddad.


Por reiri la fotaron, alklaku la bildon.


hejmpaĝo