Tiu ost-mening-iomo kuŝas kaj en orbito kaj en kranio ; tiu pacientino konsultas pro ekz-oftalmio (= protrudeco de okulo) maldekstra doliriga kaj lante kreskanta, kunestante kun basiĝo de vid-akreco je tiu ĉi flanko (3/10°). Tiu basiĝo de vid-akreco kunestas kriplon de vid-kampo malsupre de maldekstra okulo, kaŭzita de kunpremo de oftalma nervo :


scotome fasciculaire inférieur



Sur tiu skania horizontala tranĉaĵo komputile korektita : OD signifas dekstra okulo, OG signifas maldekstra okulo. Centro de cerbo kuŝas malsupre de bildo.
Tiuj etaj lensoj supre de tiuj markoj estas kristalinoj, kies specifan malsimetrion oni povas rimarki je maldekstro.

Ruĝaj oblikvaj strekoj markas eksterajn orbitajn randojn, tiu dekstra normalas, sed tiu maldekstra estas invadita de tumuro (markita per X).


ostéoméningiome en tomodensitométrie


RM (skana procezo uzanta "rezonadon" de objekto -nemagneta- staranta en fortega magneta kampo, ĵus post maldaŭra elektro-magneta incito) bildo estas similigebla, sed ambaŭ helpis neŭro-kirurgon eltiri tiun tumoron kancere benigna sed funkcie kripliga pro ĝia loko :


ostéoméningiome en imagerie par résonnance magnétique nucléaire


Post-operacie, resaniĝo de maldekstra oftalma nervo estas ne tuta sed profita, kun rehaltiĝo de vid-akreco je 6/10°, kaj preskaŭ normaliĝo de vid-kampo :


discrète hyposensibilité campimétrique inférieure



"Spano de oftalmologo ampleksas de lensoj de okulvitroj ĝis okcipita cerbo".


Por reiri la fotaron, alklaku bildon.


hejmpaĝo