"Helik-bava makulo-patio" ne estas preciza nosologia ekzistaĵo (t.e. neniu preciza malsano de makulao), sed estis uzata de kelkaj verkistoj por nomi kazon kiam la membraneto kiu tegas retinon (nomita "interna limiganto") dikiĝas super makulao trafita de mikro-cista edemo (etimologie = kiu entenas kavetojn) :


membrane épirétinienne sur oedème maculaire


Temis pri maljuna sinjorino, operaciita por katarakto kelkajn jarojn antaŭe kun bonega rezulto, sed kies vid-akuteco malaltiĝis fale de antaŭ kelkaj monatoj. Se oni observas tiun bavuman aspekton de makulao centre de foto, oni devinas disradiantajn mikro-faldojn atestante diskretan entiriĝemon de interna limiganta membrano.
----------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
Sur tiu dua retinografio, disradiantaj faldoj estas pli klaraj, kaŭzante "dismorfopsio" (literoj, strekoj, objektoj mis-viditaj) ; tiuj faldoj devenas de krispigo de "interna limiganta membrano" de retino, kaj oni parolas pri "sindromo de Jaffe" :


membrane épirétinienne rétractile


Nune eblas operacii tion, el-metante tiun membraneton, sen-ŝeligante makulaon, kun iom bonaj rezultoj kondiĉe ke tiam tiu membrano ne estu de tro longe distirita ; tiu kirurgio estas ege delikata, ŝargita de nereduktebla ne-neglektebla proporcio de komplikaĵoj je meza prokrasto : katarakto, sed pli grave retina disiĝo.


Por reiri la fotaron, alklaku bildon.


hejmpaĝo