Kiam oni diras "grefto", oni subaŭdigas "aliula-grefto", tio signifas, ke temas pri greftaĵo el organo aŭ histo de iu persono (mortinta aŭ ne) al alia persono malsana. Tie ni parolas pri "mem-greftaĵo laŭ turniĝo", ĉar mi simple turnis la korneon de tiu sinjoro :


kornea-memgrefto


Antaŭ la pupilo, travidebla lukarno kuŝas inter maldekstre, cikatro de trepanado, kaj dekstre (de 0 ĝis 4-a horo, laŭ komparo kun holoĝo), opaleca zono, spindelforma, oblikva, kiu antaŭe ekzakte kaŝis la optikan akson. Laŭlonge de angulo je 2 horoj proksimume, periferia iridektomio ebligas, ke la ekstera rando de la iriso ne distiru kun la trepanada cikatro vole (kaj precize) flanken ŝovita. Mi opinias ke tiu albugo (kiun mi ŝovis de la centro al periferio) havis herpetan devenon.


Por reiri la fotaron, alklaku la bildon.


hejmpaĝo