D a n k o n





Komence (2000), ĉi tiu retejo estis nur sekurkopio de la "informfolioj", kiujn mi komencis verki en la 1990-aj jaroj por miaj pacientoj, kiujn ili kutimis legi atendeje ; poste venis ciferecaj fotiloj, kiuj permesis al mi kolekti kvanton da pedagogiaj fotoj, kiujn mi volis diskonigi ; Fine, la akiro de hejma cifereca kamerao permesis al mi fari kelkajn prezenteblajn filmetojn.


Merci donc :


• al la pacientoj, kiuj
     - permesis al mi montri la fotojn de iliaj okuloj ; por protekti ilian anonimecon, ili vidos, ke mi distordis ilian rakonton
     - pasigis kelkajn minutojn skribante al mi siajn sugestojn, kaj por mia retejo kaj por mia profesia praktikado


• al miaj oftalmologaj kolegoj :
     - iuj helpis min ellabori kelkajn sufiĉe kompleksajn paĝojn
     - aliaj donis al mi valorajn konsilojn pri komputiko
     - miaj iamaj asociitoj permesis al mi disponi rarajn fotojn


• al uzantoj de intereto el tuta mondo, kiuj kuraĝigis min

• al Thérèse Sabatier, helpita de doktoro Jean-Luc Tortel, kaj al doktoro Denis-Serge Clopeau, helpita de lia edzino Manjo ; kiuj tradukis la plej grandan parton de mia retejo en esperanton. Kial en esperanto ? simple ĉar Ludoviko-Lazaro Zamenhof, la genia inventinto de ĉi tiu internacia lingvo, estis oftalmologo. Ni pensis, ke tiel ni omaĝos lin kaj partoprenos en promocio de ĉi tiu preciza kaj facile lernebla lingvo.




hejmpaĝo