Videoj okula kirurgio








Sinusotomio laŭ Krasnov


Tiu elprovita operacio por kronika glaŭkomo ekde komenco de 20-a jarcento, profitis subtilaĵojn.
Konjunktiva mukozo estas malfermita, kaj mi tranĉetis skleroton je ŝutro por ŝirmi la fistulon ; tra-tranĉadon -per vejna tub-nadlo (20 gauge (geĝ) je ekstera diametro 0.9 mm )- ebligas malfermon de kanalo de Schlemm, kiu estas la natura mallonga toruma drenilo por akva humoro ; eltranĉo de la tegmento de tiu kanalo, kun mikro-tondilo, ebligas ellason de akva humoro kun malgranda rezisto do laŭ malpli da en-okula premo :


sclérectomie profonde

play


Malfermo kaze de blanka katarakto


Pasinte (XX° jarcento) ĝusta trepanado por blanka katarakto malfacilis ĉar la ŝiro-rando de la korneo estis tre malfacile videbla kaj sekve majstrebla ; la uzo de tripan-bluo kolorigas la kapsulon (la ŝelon) de katarakto kaj sekve aperigas kontraston kun ĝia blankeco :


capsulorhexis cataracte blanche

play


Enŝovo de "artefarita kristalino" t.e. lenso


Jen la plej miriga fazo sed ne la plej teknike malfacila en kirurgio de katarakto. Katarakto unue formetita, la koverto de kristalino purigita ; la enŝovo de tiu fleksebla artefarita kristalino dank' al entranĉo tra korneo je nur 2.8 mm :


injection de cristallin artificiel

play


Trepanado lakrimala-naza


Jen ĉefa kirurgia fazo celanta malŝtopiĝon de larmo-drenilo, nomita "dakriocisto-rino-stomio". La osta vando, kiu limas inter lakrimala kaj naza mukozoj, estas ĵus borita per eta frezilo (Ø 0,8 mm) ; dank' al la maldikeco de ĝia malantaŭa tavolo (profunda laŭ kirurgia iro) estas facile, per sufiĉe solida pinĉilo, eltiri tiun vando-pecon. Poste finiĝas kun malfermo de larmo-sako kaj de naza mukozo kaj suturo de unu al alia je preciza stomio :


volet osseux de dacryocystorhinostomie

play




hejmpaĝo