Dakriolito estas ŝtoneto kuŝanta en dakriocisto (larm-sako), en kiu dreniĝas larmoj, antaŭ ol flui al naz-kavoj. Tiu ĉi kaŭzis akran dakriocistiton, t.e. absceso de lakrima sako (inter okulo kaj nazo), tre doloriga ; ĝi longas proksimume 1 cm :


dakriolito


Kuracado de akuta dakriocistito, uzas antibiotikojn dum 2 semajnoj ; kaj poste nepras operacii por eviti recidivon. Kirurga faro nomita "dakrio-cisto-rino-stomio", konsistas trepani tiun oston, kiu apartigas lakrim-sakon el naz-kavoj (per aperturo ĉirkaŭ 2 cm2), malfermi la sakon, kaj fine suturi ĝian mukozon kun tiu de nazo.


Jen eta osta ŝutro, atente frezita :


eta osta ŝutro de dakrio-cisto-rino-stomio


Tiu mezuras precize 7x9 mm ; sed luko estis iom pli granda ĉar aldon-endas minimume diametro de frezilo (0.8 mm). Temis pri dekstra dakrio-cisto-rino-stomio ; maldekstre kuŝas orbito, dekstre staras nazo. La ruĝa streko montras eĝon de supreniranta branĉo de supera makzelosto ; la flanko vidita en la foto, iomete konkava, loĝitigis lakrim-sakon ; la malantaŭa flanko (kaŝita), tute ebena, kongruas kun naza mukozo.


Por reiri la fotaron, alklaku bildon.


hejmpaĝo