Fremda korpo kojnumita sub supera palpebro tuj kaŭzas ĝenon kvazaŭ sablero, ne-eltenebla kaj doloriga, kiu urĝas malfeliĉan viktimon al oftalmologo. Por ebligi ekzamenadon de tia paciento ofte blefarospasma je reflekso (neregebla fermo de palpebroj), oni uzas anestizian kolirion. Tiu produkto, magie efika, estas neniam preskribata al paciento, ĉar ĝi kontraŭas cikatriĝon. Atente rigardante la centron de tiu bildo, antaŭ pupilo, rimarku oblikvajn skrap-striojn sur korneo, verde koloritajn per mia fluoreska kolorilo :


kératite traumatique



Tiu skrapaĵo estas farita de mikroskopa rubaĵeto kojnumita sub supera palpebro. Oni renversas palpebron petante al paciento rigardi malsupren, tiel elvidiĝas la fremdaĵo enŝovita ĉe tarza mukozo (= mukuzo, kiu tegas fibro-kartilagon de palpebro) :


corps étranger sous-palpébral


Oni eltiras tiun fremd-korpon per sterila pinĉileto ; kaj kontraŭ-inflama kolirio (sen-steroida), kun aŭ sen antibiotiko, kaj plie kontraŭ-dolorigilo ĉu banala ĉu eĉ morfina dum la unua nokto. Resaniĝo okazos post kelkaj tagoj.


Por reiri la fotaron, alklaku bildon.


hejmpago