Kontraŭ nia intuicio, vido-cerbo ne lokitas proksime de okuloj, sed en oksiputa regiono ; vidopovo estas perataj far nervaj vojoj, kiuj trairas tutan kranion. Difektoj de vid-kampo, duobla vido ("diplopio"), kaj pli ankaŭ malboniĝo de vido-akuteco povas riveli malsanon ne de okuloj sed de cerbo.

Tiu granda neŭronomo ĉe bazo de kranio manifestiĝis nur per malboniĝo de vid-akuteco dekstra flanka, mezurita je 4/10°, kies ne-ĉeesto de okulaj kialoj instigis esplori vid-kampon :
scotome hémianopsique temporal gauche        scotome hémianopsique temporal droit


Mirige, maldekstra vid-kampo (je via maldekstro) estas pli difektita ol la dekstra (je via dekstro) ; kaj oni konstatas ke dekstra okulo vidas malbone je dekstra flanko kaj reciproke ke la maldekstra okulo malbone vidas je maldekstro : do temas pri "hemi-anopsio ambaŭ-temporala", alidire oni priskribas amputadon de vid-kampo laŭ (flankaj) okulŝirmiloj, kvazaŭ tiuj uzitaj ĉe laborantaj ĉevaloj.
Tia preciza difekto estas specifa de tumoro ĉe regiono de kruciĝo de oftalmaj nervoj (nomita "oftalma kiasmo"), meze de kranio, kion konfirmis skanografio :


kiasma neŭronomo


OD signifas "Okulon Dekstran", OG signifas "Okulon Maldekstran " ; kaj T signifas tumoron ; oksiputo estas ĉe malsupro de bildo.
Eltirado -aparte malfacile- de tiu tumoro, helpe de mikroskopo, permesis resaniĝi preskaŭ plene, krom eta manko en vid-kampo ĉe supera parto de maldekstra okulo.


Por reiri la fotaron, alklaku bildon.


hejmpaĝo