Post operaci-ita katarakto, jen la artefarita kristalino tuj malantaŭ la pupilo, ekzamenita per konsulta mikroskopo. Temas pri lenso el silikono, naved-forma, kies la du randojn oni tre bone vidas, maldekstra nigra kaj dekstra oruma ; inter tiuj randoj, la lenso, 6-milimetra, kie elvidiĝas malregula rondo, oruma maldekstre kaj nigra dekstre, kiu figuras la aperturon necesan por eltiri katarakton. Tiu tipo de artefarita kristalino injektitas en okulon per aparta injektilo, tra mini-entranĉo en korneo, mem-lik-imuna, malpi granda ol 3 milimetroj, kiu ne necesigas suturon :


artefarita kristalino el silicono



La lenso de tiu dua "implantaĵo" estas ankaŭ el silikono ; ĝi ne estas unu-nura-peca sed tri-peca, ĉar stabiligita en la kristalina sako per du ansoj (bluaj) el pleksiglaso kiuj elaste disvolviĝas. Vi rimarkas, ke la aparturo de kristalina sako (capsulorhexis, 5 mm ampleksa) estas pom-forma (pro teknikaj kialoj). Maldekstre, oni vidas randon de la lenso. Tiu specifa tipo de artefarita kristalino preskaŭ neniam komplikiĝas al sekundara katarakto dank' al la disfloro de tiu lenso kiu bone plenumas la kristalinan sakon kaj tiuj grandaj ansoj, kiuj tensi-tenas la malantaŭan kapsulon :


artefarita-kristalino-el-silicono


Aldonu al tio, ĝi donas bonegajn optikajn rezultojn, kaj vi komprenos, kial ĝi estas mia preferinda artefarita kristalino !:-).


Por reiri la fotaron, alklaku bildon.


hejmpaĝo