Video ensovo artefarita kristalino





tipo F5, tiam atendi kelkajn sekundojn por elŝuto
(legi la tekston dum vi atendas !:-)


Enŝovo de "artefarita kristalino" t.e. lenso


Jen la plej miriga fazo sed ne la plej teknike malfacila en kirurgio de katarakto. Katarakto unue formetita, la koverto de kristalino purigita ; la enŝovo de tiu fleksebla artefarita kristalino dank' al entranĉo tra korneo je nur 2.8 mm :




stop

webm versio



Trepanado lakrimala-naza


Jen ĉefa kirurgia fazo celanta malŝtopiĝon de larmo-drenilo, nomita "dakriocisto-rino-stomio". La osta vando, kiu limas inter lakrimala kaj naza mukozoj, estas ĵus borita per eta frezilo (Ø 1 mm) ; dank' al la maldikeco de ĝia malantaŭa tavolo (profunda laŭ kirurgia iro) estas facile, per sufiĉe solida pinĉilo, eltiri tiun vando-pecon. Poste finiĝas kun malfermo de larmo-sako kaj de naza mukozo kaj suturo de unu al alia je preciza stomio :


volet osseux de dacryocystorhinostomie

play


Sinusotomio laŭ Krasnov


Tiu elprovita operacio por kronika glaŭkomo ekde komenco de 20-a jarcento, profitis subtilaĵojn.
Konjunktiva mukozo estas malfermita, kaj mi tranĉetis skleroton je ŝutro por ŝirmi la fistulon ; tra-tranĉadon -per vejna tub-nadlo (20 gauge (geĝ) je ekstera diametro 0.9 mm )- ebligas malfermon de kanalo de Schlemm, kiu estas la natura mallonga toruma drenilo por akva humoro ; eltranĉo de la tegmento de tiu kanalo, kun mikro-tondilo, ebligas ellason de akva humoro kun malgranda rezisto do laŭ malpli da en-okula premo :


sclérectomie profonde

play


Malfermo kaze de blanka katarakto


Pasinte (XX° jarcento) ĝusta trepanado por blanka katarakto malfacilis ĉar la ŝiro-rando de la korneo estis tre malfacile videbla kaj sekve majstrebla ; la uzo de tripan-bluo kolorigas la kapsulon (la ŝelon) de katarakto kaj sekve aperigas kontraston kun ĝia blankeco :


capsulorhexis cataracte blanche

play




hejmpaĝo