Palpebra dermatologio estas ofte traktita far oftalmologoj, pli ĝuste pro teknikaj ol diagnozaj kialoj. Palpebra kirurgio obeas regulojn fake apartaj. Tiu seborea veruko estas malgranda, iomete pigmentita, vertikale trafita far fenta lumo de konsulteja mikroskopo :


verrue séborrhéique du bord libre de la paupière inférieure



Kondiĉe de certeco pri benigneco de ĉi tumuro, oni rajtas disbruligi ĝin per lasero sen antaŭa biopsio. Termika lasero de oftalmologo similas tiun de dermatologo, krom ĝi estas malpli potenca sed muntita sur mikroskopo. Tiu lumradianta bisturio ebligas precizecon je malpli ol 100 mikronoj, kio certigas perfektan estetikan rezulton. Post loka anestezio (per 1/2 ml de adrenalinuma ksilokaino je sub-haŭto), la veruko estas bruligita post kelkaj minutoj, restas gudrona krusto, kiu falos mem kaj lasonta neniun cikatron :


verrue séborrhéique palpébrale brûlée au laser



Nenia bezono de operaciejo, neniu hospitaliĝo.


Por reiri la fotaron, alklaku bildon.


hejmpago