Kio estas tiuj bildoj ? ĉu rebrilo de girlando de krisnaska abio, kiu vidiĝas en pupilo ? Tute ne, tiuj fotoj ne estas tromp-artefaritaj, ili venas el mia konsulteja fotaro (kie mi neniam starigis krisnaskan abion, eĉ ne girlandon !) ; en tiaj kataraktoj estiĝis refraktaj pecetoj, kiuj difraktigas lum-spektron. Tiu miriga fenomeno ne maloftas, foje ankoraŭ pli impresa :


cataracte de Noël



cataracte de Noël



Angla-lingvanoj nomas tian katarakton "Christmas tree cataract".


Por reiri la fotaron, alklaku bildon.


hejmpago