Striktasence, centra seroza korio-retino-patio estas retino-disiĝo, sed ĝi apartenas al la kompleksa kategorio de retino-disiĝoj taksataj kiel "kuraca", t.e. ne operacienda, pro simpla kialo ke tiuj disiĝoj devenas nek el ŝiro nek el retina truo kaŭzita far vitreo. Tiu malsano estas ankoraŭ mistera kaj tipe frapas junajn virojn kaj plejofte normaliĝas spontanece !
Tiu sinjoro tridek jaraĝa konsultis min pro falo de sia vid-akreco ĉe dekstra okulo (je 1,5 /10°), okazinta post sinusito kuracata per kortikoida medikamento :


choriorétinopathie séreuse centrale


La eta ruĝa makulo ovala centre de tiu foto estas la foveo, kuŝanta centre de la makulo, kiu ofertas plej precizan vidon, kies akreco mezurendas per "dekonoj". Tiu ĉi zono estas levita far veziko en retino, praktike ronda, iomete ŝovita malsupren. Ĝi estas plena da travidebla serumo, devenanta el poreco de vaskulo de koroido (vaskula tavolo sub retino) kiu herniiĝas tra ĝi kaj tiam plasmo elfluetas el vaskulo. Oni divenas tiun fonton dank' al rimarko de griza punkto sub foveo kiu kuŝas preskaŭ centre de la disiĝa veziko.

Post unu monato sen iu ajn medikamento, kaj simplaj trankviligaj klarigoj, la vid-akreco mezuritas je 7/10° -kaj la normaliĝo pluis-.
Recidivoj eblas (ne certas), sed ... ne utilas insisti, krom nutri angoron ? Tial mi ne diris tion al tiu paciento, kiu plue feliĉas.


Por reiri la fotaron, alklaku bildon.


hejmpago