Endokrinologo sendas al mi tiun sinjorinon kun NMR (Nukleo Magneta Rezonado) raporto, por taksi funkciajn konsekvencojn de ŝia hipofiza tumoro sur ŝia optika kiasmo. Optika kiasmo estas vojkruciĝo de optikaj nervoj, kuŝanta sur hipofizo, kiu estas eta glando kuŝanta en bazo de cerbo. Se tumoro dikigas tiun glandon, ĝi kapablas kunpremi tiun optik-nervan voj-kruciĝon, kiu venigas vid-influojn de retino ĝis okcipita cerbo, kie bild-sentoj konstruiĝas. Tia kunpremo provokas vid-domaĝojn ĝis blindiĝo.
Je NMR ekzameno, tumora volumeno vere impresegas. Plej granda dimensio, laŭ ruĝa streko, estas 36 mm :


macro adénome hypophysaire



Vid-akrecoj estis malaltigitaj je 6/10° ; vid-kampoj dekstra kaj maldekstra estis malgrandigitaj je tempiaj flankoj, tiel starante tion, kio oftalmologo nomas "hemianopsio bi-temporala". Maldekstra skemo estas mapo de vid-kampo de mal-dekstra okulo, kaj dekstra skemo estas mapo de vid-kampo de dekstra okulo :


scotome hémianopsique temporal gauche         scotome hémianopsique temporal droit


Malhelaj zonoj estas hipo-sensivaj, kaj nigraj estas blindaj ; maldekstra vid-kampo estas pli kriplita ol dekstra vid-kampo. Tiu sinjorino ne konscias pri tiu manko ĉar ŝia maldekstra okulo normale vidas al dekstro kaj ŝia dekstra vidas normale al maldekstro. Tiel cerbo kvazaŭ kaŝas al sia posedanto la mankojn.


Malmultekoste, tiuj du mapadoj pri vid-akreco kaj vid-kampoj donas netajn kaj trafajn indikojn por ĝustigi terapian strategion.


Por reiri la fotaron, alklaku bildon.


hejmpago