Kirurgo de kronika glaŭkomo (kun iriso-kornea angulo malfermita kaj larĝa) konsistas el faro de akva-humoroa liko al ekstero de okulo, celante normaliĝon de premo en ĝi. Du teknikoj eksistas nuntempe, sufiĉe similaj, kiuj postulas tranĉadon laŭ ŝutr-eto en skleroto (blanka ŝelo de okulo). La rezultoj estas kompareblaj, tiel ke ĝuste du ĉi-subaj fotoj povus esti anstataŭigeblaj.

La "trabekulum-ektomio", priskribita far doktoro Cairns (svislanda) en 1969, bonhelpis dum 30 jaroj, kaj restas preferata en certaj kazoj. ĝia efikeco estas same bona kiel aktuala sinus-ektomio, sed ĝia procento de komplikaĵoj -ĉefe en proksimtempo- superas. Tie la tri superaj randoj de la kvadrata ŝutreto estas videblaj dank' al travidebleco tra konjunktiva mukozo, super iriso. Trabekulum-ektomio, kiu truas skleroton, trudas plie fari periferian partan iris-ektomion, ne videbla sur tiu foto ĉar eta kaj kaŝita far skleroto :


filtruma vezito




"Profunda ne-truiga skleroto-ektomio" samtempe priskribita far doktoro Krasnov (rusa) kaj komence nomita "sinus-ektomio", nur malfrue (komence de 20-a jarcento) uzitiĝis en okcidentaEŭropo, kaj poste al tuta planedo. ĝia principo estas simpla, sed ĝia faro pli lert-postula, malfermi la toran drenilon de l'iriso-kornea angulo, por lasi nur ĝian poran fajnan plankon kiel filtrilo. Samekiel "trabekulum-ektomio", la akva humoro elfluetas sub la konjunktiva mukozo, ŝveligante ĝin kaj kreante apartan ujeton kiu aspektas kiel veziko nomita "filtruma veziko". Tiu sterniĝas sub la supera palpebro, ĉar oni operacias kutime en la 12-hora sektoro, tiel ĝi malvideblas kaj ne ĝenas.


Tie, la veziko estas iom diafana, ĉirkaŭita de brodereto en kolorigilo oranĝkolora kaj markita sur la foto per X :

filtruma vezito



Tie la veziko estas multe pli ampleksa (spite pli last-tempa), ŝvelita flikteno,
kiu lasas travidi tempian randon (ĉe tiu dekstra okulo) de la tranĉita sklerota ŝutro :



filtruma vezito




Por reiri la fotaron, alklaku bildon.


hejmpaĝo