Tiu sinjorino (kies okulo-foton mi vole misfokusigis) prezentas tion, kio klasike nomitas "tragika rigardo" observata okaze de Basedow hiper-tiroidismo. Tiu malsano kuntenas hipersekreciadon de tiroidaj hormonoj. Tiroido estas taksita "endokrina", ĉar ĝi liberigas sian sekrecion (tiuj hormonoj -nepraj al vivo-) al interno de korpo ; inverse kun ekzokrinaj glandoj, ekzemple lakrimaj glandoj, aŭ mamoj, kiuj liberigas sian sekrecion al ekstero.


tragika rigardo de Basedow hiper-tiroidismo


Jen foto de ŝia maldekstra okulo (iom pli neta ol la dekstra), klarigas la taksadon "tragika" : okulo estas iomete puŝita antaŭen (ekzoftalmio), kaj elstare, la supera palpebro estas ne normale ŝovita supren, eĉ entirita, kaj ne plu kovras la superan bordon de iriso, kiel ĝi normale rolas (normala kovr-arko estas je "10-hora 10minuta" laŭ horloĝ-ciferplato).


entirita supera palpebro de Basedow hipertiroidismo


Tie, diagnozo estis starigita, kaj kuracado jam ekis ; sed ofte estas oftalmologo, kiu diagnozas tiun malsanon, kiu iafoje komenciĝas kun nura ek-entiriĝo de unu nura supera palpebro ; kaj ĉar tiroido kuŝas en antaŭo de la kola bazo, li estas bone lokita por rimarki etan strumon, rimarki etan tremadon de tenditaj fingroj, palpi rapidan pulson, tuŝi ŝvitetemajn polmojn, kaj eĉ taksi viglecon de patela reflekso ; malgrasiĝo ? Rapidiĝo de intesta transito ? incitiĝema humoro ... nu diagnozo starigita. ĝenerale tiuj simptomoj ankaŭ okulaj malaperas dank' al specifaj medikamentoj.


Por reiri la fotaron, alklaku bildon.


hejmpaĝo