Vorto "katarakto" elvokas apriore maljunaĝo : tiu nocio estas statistike ĝusta ; sed fakte, tiu malsano povas suferigi en ĉiu aĝo, eĉ dum intra-utera vivo. Se iu naskiĝas kun katarakto, ĝi estas laŭdifine "denasi". Iuj denaskaj kataraktoj estas blindigaj, tiam necesas rapide operacii. Aliaj male estas tiom malmulte handikapigaj -permesantaj normalan vivon- tiel malkovritaj okaze de oftalmologa ekzameno ; kaj tiam devas ne esti operaciitaj, ĝis kiam ili pli graviĝos kaj ĝenos, samkiel aliaj kataraktoj.

Tiu denaska katarakto volviĝas en la centro de la kerno de kristalino : estas blankuma elipso centre de la foto. Ĝi ĝenas malmulte : do maloperacienda. Ruĝa streko figuras optikan akson ; de malantaŭe al antaŭe kaj de maldektre al dekstre :
V vitreo, 2 malantaŭa flanko de kristalino, 1 ĝia antaŭa, C korneo (luko de okulo), i iriso, m respeguliĝo de la mikroskopa spegulo :


cataracte congénitale



Tiu denaska katarakto estas disko-forma kaj umblika bildo kuŝanta en la ruĝ-oranĝa pupilo ; iriso aspektas nigra pro la foto-tekniko nomata "per retro-lumigado" :


cataracte congénitale



Por reiri la fotaron, alklaku bildon.


hejmpago